注册 登录  
 加关注
   显示下一条  |  关闭
温馨提示!由于新浪微博认证机制调整,您的新浪微博帐号绑定已过期,请重新绑定!立即重新绑定新浪微博》  |  关闭

Nagho kaj Esperanto

Nagho por sano, Esperanto por amikeco

 
 
 

日志

 
 

Lingvo ghis ilo, nur ghis nur  

2007-06-18 10:31:41|  分类: 默认分类 |  标签: |举报 |字号 订阅

  下载LOFTER 我的照片书  |

 

      Lingvo ĝis ilo, nur ĝis nur.  

        (Esperanto bezonas diversajn personojn kaj voĉojn)

Ĝenerale lingvoj naskiĝis kaj formiĝis el homara vivo.Inverse servas kiel lingvo, Esperanto naskiĝis kaj formiĝis el ne homara vivo, sed homara penso. De naciaj lingvoj sorbinte avandaĝojn,kreite de doktoro Zamenhof, Esperanto montriĝis antaŭ homaro. Ŝajnas, tre simpla, facillernebla internacia helpa lingvo aperis en la mondo.

Tamen ĉu Esperanto vere funkcias la internacian lingvon? Ĉu ĝi vere oportune taŭgas por homoj uzi? Ĝi devas reveni al la homara vivo. Oni devas praktiki kaj kontroli ĝin.

Amasakonate, troviĝas diversaj personoj en la mondo, ankaŭ diversaj personaj voĉoj. Ne nur laboristoj, kamparanoj, sciencistoj, teknistoj, studentoj, oficistoj, ktp. konsitigas la homaron, sed ankaŭ rabistoj, ŝtelistoj, trompistoj, friponoj, geamvedistoj, venensorbantoj ktp. Belaj kaj bonaj aferoj ekzistas en la mondo, ankaŭ malbelaj kaj malbonaj. Reala mondo tiel estas. Ĉiuj personoj bezonas kaj rajtas uzi lingvojn, eĉ surduloj kaj mutuloj. Unu perfekta lingvo devas inkluzivi la tuton por diversuloj uzi!

Por ebligi Esperanton kiel vera internacia helpa lingvo, esperantistoj devas liveri la tutan enhavon por diversuloj uzi. De kie serĉas la tuton? De diversaj personoj kaj siaj voĉoj! Esperantistoj devas permesi diversajn personojn uzi esperanton, ne devas moki iliajn erarojn. Nur tion fari, nia lingvo Esperanto povas prosperi iom post iom. Grava estas, en nia Esperanta forumo, oni devas unue uzi nian mastran lingvon, aliaj lingvoj nur ludas rolon de helpa lingvo! Ne zorgu pri la vidpunktoj de uzantoj, zorgu pri nur la nombro de uzantoj! Nia ago devas esti al afero, ne al persono. Esperanto estas lingvo, nur lingvo, lingvo estas ilo, nur ilo, nur ĝis nur.

Pri mi mem: inĝeniero pri konstruado, membro de Ĉina vintronaĝado-asocio, membro de HEA kaj WEA

 

“Bonatago-esperamtisto”!

(Okule de iuj fremduloj pri ĉinaj esperantistoj)

“Bonatago-esperamtisto”! Esperantistoj eble povas motri la eraron: mankas la akuzativon “n”! Tamen ĝi ne estas frazo, ĝi nur signifas kunmetia vorto, laŭvorte ĝi montriĝas esperantisto, kiu nur scipovas  diri Bonan tagon, egalas ĉiama komencanto de esperantisto.

Dum mia vizito al Francio, mi loĝis en vera esperanta familio. La edzo komputila inĝeniero Berto, kiu estas germano, la edzino instruistino de liceo, kiu estas filino de fama franca esperantistino Huet, kun iliaj filo kaj filino, ni kune ĝoje pasigis kelkajn tagojn. En tiu familio oni parolas tute esperante, geedzoj kaj geinfanoj. Esperanto estas ilia patrina lingvo. Nur kiam la knabo koboldas, la patro riproĉas germane.

Nia renkontiĝo estis iometa interesa. En la komenco, kiam sinjoro Trigo prezentis min kaj Verdon al sinjoro Berto: “Ili estas komencantoj de esperanto, sed malnovaj komencantoj.” Sinjoro Berto ridante diris: “Jes, jes mi scias, ili estas bonatago-esperantistoj!” Mia vizaĝo iomete ruĝvarmiĝis. Mi tuj komprenis, sinjoro Berto prenis nin kiel la esperantistoj, nur scipovas diri bonan tagon! Jes, li pensis iomete ĝuste. Kvankam ni lernis esperanton antaŭ pli ol 20 jaroj, tamen pro konataj kaŭzoj ni tute ne uzas esperanton! Ne parolas, ne skribas, eĉ ne legas! Do kion fari nun? Survoje al la hejmo de Berto, ni malmulte parolis, nur Trigo senĉese babilis kun Berto, ĉar ili estas malnovaj konatoj. Atinginte la hejmon mi min tuj surprizis, la tutaj familianoj de Berto parolas fluan esperanton! Eĉ ge infanoj! Mi hontis, balbutis esperante. Post vespermanĝo ni kune ronde sidis kaj interbabilis esperante, krom esperanto, kian ligvon ni povas uzi? Nenia! Ni eble povas paroli unu aŭ du angle, sed oni ne ŝatas angle! Eble ni povas paroli unu aŭ du france, sed nur unu aŭ du, nur ĝis nur. Ni ne povas ne uzi esperanton! Per tremeta mano, kunportante vortaron mi balbutis kun la familianoj. La kondiĉo iom post iom boniĝis ni parolis ne tiel balbute kiel antaŭe, la temoj ankaŭ multiĝis. Fifine mi sentis, ke ni jam povas interbabili esperante! Kia ĝoja mi estis! Mi povas paroli esperante, eĉ interbabili kun fremdaj esperantistoj! Ho, ve!

Al ni ĉinaj esperantistoj mankas okazo kaj kuraĝo por paroli esperante. Flanke ni havas malmultan ŝancon interbabili kun fremdaj esperantistoj, aliflanke ni ne havas kuraĝon paroli esperante, pro tio ke ni ĉiam timas erarojn kaj mokojn. En multaj okazoj oni ĉiam kutime parolas unu aŭ du frazojn esperante, kaj poste ĉine. Tio estas la kialo, kial iuj fremduloj opinias ĉinan esperantiston “bonatago-esperantisto”.

Por bonigi tiun ĉi malbonan kondiĉon, ni ĉinaj esperantistoj devas kapti ĉian ajn ŝancon kiel eble multe paroli, multe skribi, multe legi kaj multe uzi esperante! Ne timu erarojn! Ne timu mokojn! Korektu en uzado! Lertaj el multaj! Mi kredas, ke ni ĉinaj esperantistoj havas kapablon mastri la lingvon esperanto! Se vi volas, do vi povas!

  评论这张
 
阅读(115)| 评论(1)
推荐 转载

历史上的今天

评论

<#--最新日志,群博日志--> <#--推荐日志--> <#--引用记录--> <#--博主推荐--> <#--随机阅读--> <#--首页推荐--> <#--历史上的今天--> <#--被推荐日志--> <#--上一篇,下一篇--> <#-- 热度 --> <#-- 网易新闻广告 --> <#--右边模块结构--> <#--评论模块结构--> <#--引用模块结构--> <#--博主发起的投票-->
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

页脚

网易公司版权所有 ©1997-2017